Esperanto/Frasi interrogative e affermative complesse/Esercizi

Wikibooks, manuali e libri di testo liberi.
Jump to navigation Jump to search

Esercizi sulla lezione finale dedicata alle frasi complesse.

Esercizi: definizioni[modifica]

1

Abbina ogni parola con la sua definizione.

AbeloCikonio Leono PorkoSciuro
granda besto tre danĝera.
besto, kiu vivas sur arboj.
besto, kiun oni grasigas por homa nutrado.
insekto, kiu produktas mielon.
granda birdo kun longaj kruroj.

2

knabo, kies patro aŭ patrino mortis.

Orfo
Orko

3

alpreni iun kiel sian filon aŭ filinon.

Adopti
Importi

4

homo senkondiĉe je dispono de iu mastro.

Glavo
Sklavo

5

tuto de la samaj homoj samtempe vivantaj.

Generacio
Opozicio

6

membro de la sama familio.

Parenco
Potenco

7

meti vegeton en la teron por ke ĝi kresku.

Kanti
Planti

8

tio, pro kio io okazas.

Paŭzo
Kaŭzo


Traduzioni[modifica]

Traduzione di frasi[modifica]

  • vorto = parola
  • difino = definizione
  • persono = persona
  • ekzakta = esatto/a, preciso/a
  • alia = altro/a
  • klera = colto/a
  • kapabla = capace
  • signifi = significare
  • ŝteli = rubare
  • demandi = domandare
  • akuzi = accusare
  • kalumnii = calunniare
  • scii = sapere
  • nei = negare
  • klarigi = chiarire

Servendoti del vocabolarietto traduci le seguenti frasi:

Kiu estas tiu? Tiu estas mia patro. — Kiu estas tiu virino? Tiu estas mia patrino. — En mia familio estas miaj gepatroj, mi kaj mia fratino. — Kie loĝas via familio? Mia familio loĝas en Romo. — Kie estas via fratino? Mia fratino nun estas en lernejo. — kio estas pomo? Pomo estas frukto. — kion manĝis Antonio? — Antonio manĝis du pomojn — kio estas oranĝo? Ankaŭ oranĝo estas frukto. — Kion manĝis Izabela? — Izabela manĝis unu oranĝon.Kiom da pomoj manĝis Antonio? Antonio manĝis du pomojn. — Kiom da oranĝoj manĝis Izabela? Izabela manĝis nur unu oranĝon. — Ankaŭ Marko manĝis du pomojn. — Marko manĝis tiom da pomoj kiom Antonio. — Mia amikino havas blankan katon. — La kato de mia amikino estas blanka. — La blanka kato de mia amikino havas bluajn okulojn. — La okuloj de la kato de mia amikino estas bluaj. — Mia nigra kato havas flavajn okulojn. — La okuloj de mia nigra kato estas flavaj. — La kato kun bluaj okuloj estas blanka kaj la kato kun flavaj okuloj estas nigra. — La blanka kato rigardas min per siaj grandaj bluaj okuloj. — kies estas tiu nigra kato? Tiu ĉi nigra kato estas mia. — Kies estas tiu blanka kato? tiu blanka kato estas de mia amikino. — La demandanto estas persono, kiu demandas. — La demandato estas persono, kiun oni demandas. — La profesoro en lernejo nun demandas pri la difino de diversaj vortoj. — Kion signifas la vorto "ŝteli"? — Iu respondas : «Preni ion, kio apartenas al alia». — Bone! kaj kion signifas "kalumnii"? — Iu alia respondas:«malutili al iu per mensogaj akuzoj». — Bone, sed Johano, kion signifas ekzakte la vorto "mensogi"? — Johano respondas: «Diri tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, aŭ nei tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas vera». — Bonege! Klera homo ĉiam estas kapabla klarigi siajn vortojn al homoj, kiuj reale volas ilin kompreni.

Traduzione di un testo complesso[modifica]

Il seguente è un testo di un noto autore di testi umoristici e di scenette per cabaret in esperanto, Raymond Schwartz. Usa un dizionario e traduci il testo in italiano. Se non hai ancora visto gli appendici o non sei ancora pratico, nel testo ci sono delle note che ti possono essere utili. Il testo è l'annuncio di apertura di una bottega particolare[1]:


« Al mia tre ŝatata klientaro! (klient-ar-o[2]) Mi havas la honoron informi vin, ke ĵus mi malfermis (mal-fermi[3]) butikon ĉe angulo de la stratoj Optimismo kaj Bonhumoro, kontraŭ la konata statuo de la Granda Krizo[4]. Tie mi pacience atendas vian viziton. Tie vi havos la okazon konvinkiĝi (konvink-iĝi[2]) pri la alta kvalito de freŝaj varoj kaj pri la modereco (moder-eco[2]) de l' prezoj. Tie vi povos admiri la plaĉajn bildojn, desegnitajn speciale pro vi sur pakpapero (pak-papero), de mia bona amiko, la jama (jam-a[5]) artisto Raymond Laval. [ ... ] Esperante viajn baldaŭajn (baldaŭ-ajn) mendojn, mi restas serveme-verseme (serv-em-e vers-em-e[2][6].) Raymond Schwartz, Butikisto (butik-isto[2]»

(Raymond Schwartz: La stranga butiko. Parizo, dum Decembro de l'krizjaro (kriz-jaro) 1931)

Suggerimenti[modifica]

  1. Estratto da un'edizione gratuita del libro di Raymond Schwartz: La stranga butiko, 1931.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Aiuto: vedi l'appendice che tratta i suffissi
  3. Aiuto: vedi l'appendice che tratta i prefissi
  4. Il libro è stato scritto negli anni della crisi economica mondiale seguiti al 1929
  5. Aiuto: vedi gli approfondimenti sulle preposizioni come radici, e l'uso delle preposizioni nella formazione delle parole
  6. Da servitore - poeta (scrittore di versi)


Desinenze[modifica]

  • Scegli le desinenze, le radici, le preposizioni, i prefissi o i suffissi che danno senso alla definizione.

1

lito: aĵo, (...) kiu oni dormas.

sur
sub

2

vojaĝi: iri aŭ veturi (...) atingi lokon ne proksiman.

per
por

3

maro: la akvo, ki(...) plejparte kovras la teron.

-u
-e

4

ondo: akvo, kiu leviĝas kaj (...)falas supraĵe de la maro.

mal-
re-

5

lago: etend(...)o da akvo, ĉiuflanke ĉirkaŭata de tero.

-aĵ-
-il-

6

telefono: aparato por interparoli (...) granda distanco.

da
tra

7

mikrofono: instrumento, (...)u plilaŭtigas sonojn.

ki-
ti-

8

mikroskopo: instrumento por vidigi malgrand(...)aĵojn.

-eg-
-et-

9

gitaro: seskorda muzik(...)o.

-ul
-il-

10

kapacito: la kvanto, ki(..) ujo povas enteni.

-u
-un

11

volvi: ĉirkaŭmeti ion fleks(...)an ĉirkaŭ alian objekton.

-ebl-
-ind-

12

muzeo: domo, (...)e oni konservas malnovajn interesaĵojn.

ti-
ki-

13

testamento:skribaĵo, (...) kiu oni difinas postlasaĵon postmortan.

per
por

14

revi: imagi (...)on, kion oni forte deziras.

neni-
ti-

15

rutino: kutimo, ki(...) oni daŭre kaj senpense ripetadas.

-un
-u

16

radiko: subtera parto de vegetaĵo, (...) kiu ĝi alsuĉas nutraĵon.

per
pri

17

dromedaro: (...)ĝiba besto, kiun oni rajdas en dezerto.

du
unu

18

orbito: vojo de unu astro (...) alian.

ĉirkaŭ
inter

19

oksigeno: senkolora gaso necesa (...) spiri.

pro
por

20

graveda: portanta nask(...)an idon.

-it-
-ot-


Traduzioni[modifica]

  • Traduci i seguenti gruppi di frasi.

Marko , Klara kaj mi kantas: ni kantas. — Marko, Johano kaj Klara ridas: ili ridas. — Mia kato estas bela: ĝi estas bela. — Ĉu vi fumas? — Ĉu vi povas malfermi la fenestron? — Ĉu mi povas havi panon? — Ĉu vi povas fermi la pordon? — Ĉu vi konas lin? — Ĝi ne estas sufiĉe granda. — Ili havas multajn librojn. — Mi ne konas sinjoron Rossi. Ĉu vi konas lin? — Mi ne konas tiujn knabojn. Ĉu vi konas ilin? — Mi ne konas tiun knabinon. Ĉu vi konas ŝin? — Mi ne konas liajn gepatrojn. Ĉu vi konas ilin? — Hieraŭ mi lavis mian aŭtomobilon. — Ili havas miajn librojn. — Vi havas bluan ĉemizon. — Mi havas malnovan aŭtomobilon. — Ili ne havas aŭtomobilon. — Ĉu vi havas hundon? — Ŝi havas novan mansaketon. — Lia fratino ofte manĝas pomon. — Estas multaj floroj en la ĝardeno. — Estas multaj seĝoj en la kuirejo. — Estas hundoj en la ĝardeno. — Ne estas pomoj sur la tablo. — Ili havas amikon en Ameriko. — Ĉu li loĝas en Italio? — Ni loĝas en granda domo; nia domo estas granda. — Ĉu estas vino en la glaso? Ĉu la vino estas ruĝa? — Ŝi parolas la francan tre bone. — Ŝi skribas la leteron. La letero estas skribata de ŝi.


Ĉu vi aĉetis la skribilon? — Mi portos al vi kafon. — La katoj estas en la kuirejo. — Ŝi donis al mia frato kaj al mi novan ludilon. — Mi bezonas konsilon. Ĉu vi povas helpi min? — Mi perdis mian pasporton. — Ĉu vi renkontis ŝin hieraŭ? — Marko estas la frato de Johano. — Johano estas la edzo de mia fratino. — La filo de mia frato estas mia nevo. — La filino de mia onklino estas mia kuzino. — La patro de mia patrino estas mia avo. — Ŝi estas mia nepino, ĉar ŝia patro estas mia filo. — Marko lavas sin. — Mi lavas min. — Ĉu vi manĝis? Jes, mi manĝis. — Ĉu li estas instruisto? Mi ne scias. — Donu al mi panon! — Skribu al mi leteron! — Parolu al mi pri viaj problemoj! — Silentu, mi petas! — Hieraŭ li vizitis min. — Li venos morgaŭ. — Mi venos baldaŭ. — Nur du amikoj venis. — Kelkaj amikoj venis. — Mi ankoraŭ ne konas ŝin. — Mi ankoraŭ ne manĝis. — Ni manĝas por vivi. — Mi prezentas al vi mian fraton. — Li havas du fratojn. — Ŝi venis kun sia amiko. — Hieraŭ mi trinkis tri tasojn da kafo. — Mi fumis dek cigaredojn hieraŭ. — li ne devus fumi ĉi tie. — Tiu aŭtomobilo estis mia. Nun ĝi estas ilia. — Ĉu vi konas Markon? Li estas tiu kun la brunaj haroj. — Ĉu tiuj ĉi libroj estas viaj aŭ miaj? — Ili konstruis sian domon apud la mia. — Kie li laboras? — Kie vi estis hieraŭ? Mi estis en la parko. — Ankaŭ mi promenis en la parko. — Li kuris ĉirkaŭ la domo. — Morgaŭ mi iros al Romo. — Mi estas ĉi tie de la oka horo. — Kiu li estas? Li estas mia kuzo.— Kion ŝi havas en sia mansaketo? — Kiu vi estas? Kiu libro al vi plaĉas? — Kiuj estas viaj preferataj koloroj? — Kion vi faras? Kiun laboron vi deziras? — Kio vi estas? Mi estas instruisto. — Kio estas analfabeto? Analfabeto estas homo, kiu scias nek legi, nek skribi. — Kion vi manĝas? Pomon. — Kiun renkontis Marko hieraŭ? Johanon — Kiun vi amas? Klaran. — Kiajn okulojn ŝi havas? Bluajn okulojn. — Ili estas tiaj, kia la patro. — Rigardu, kiajn okulojn ŝi havas! — Kies estas tiu ĉi libro? Ĝi estas mia. — Kies estas tiu ĉi mansaketo? Ĝi estas ŝia. — Kies estas tiu ĉi libro? Ĝi estas ilia. — La knabino , kiu telefonis, estas mia fratino. — La kato, kiu estas sur la tegmento, estas nigra. — La glaso , kiu estas sur la tablo, estas plena. — La botelo, kiu estas sur la tablo, estas malplena. — La blanka kato, kiu estas sur la tegmento, estas la mia. — La libro, kiun mi aĉetis, estas interesa. — La libroj, kiujn mi aĉetis, estas interesaj. — Bantuko estas tuko, kiun oni uzas post bano.


La knabino, kiu estas dancanta, estas mia kuzino. — Tiu estas la knabino, kiu parolas la francan. — Tiu estas la knabo, kies fratino al mi plaĉas. — Ŝi havas okulojn, kiajn neniu alia (havas). — Marko venis kun sia amiko, sed ties helpo ne plu estis bezonata. — Ĉu estas iu en la kuirejo? — Ĉu vi konas iun, kiu scias ludi la pianon? — Ĉu vi konas iun, kiu povas ludi la pianon? — Ĉu estas iu en la ĝardeno? Ne, estas neniu.— Kion ili faros se neniu ilin helpos? — Ĉu estas io en la mansako? — Estas nenio por manĝi. — Kion vi mangas? Nenion. — Estas iom da pano sur la tablo. — Ĉu mi povas havi iom da pano? — Vi havas multe da pomoj. Ĉu vi povas doni iom da ili? — Kiom da komputiloj vi havas en via oficejo? — Kiom da vino vi trinkis? — Kiom da glasoj da vino vi trinkis? — Kiam vi alvenis? Ni alvenis hieraŭ. — Kiam mi estis infano , mi ĉiam ploris. — Mi loĝis en Usono kiam mi estis infano. — La vero ĉiam venkas. — Kion vi havis en via mansako kiam la ŝtelisto ĝin ŝtelis? — Ĉu vi estis dormanta kiam Marko vin telefonis? — Kiam mi manĝas tiam mi multe trinkas. — Ŝi estas tiom inteligenta kiom vi. — Mi ne legis tiom da libroj kiom vi. — Mi trinkis tiom da akvo kiom vi. — Marko estas pli alta ol Johano. — Ĉu la angla estas pli facila ol Esperanto? Ne! — Tiuj ŝuoj estas pli kostaj ol tiu mansako. — Viaj ludiloj al mi pli plaĉas ol la miaj. — Mi lavas min antaŭ ol iri al la lernejo. — Li estas la plej juna. — Pado estas la plej longa rivero en Italio. — Li estas tre inteligenta. — Ĉu la lernantoj estas atentaj? Mi ne scias, ĉu ili estas atentaj. — Mi ne scias, ĉu li iros al Milano. — Mi demandos lin, ĉu li iros al Milano. — Mi iris al kuracisto, ĉar mi ne sentis min bone. — Mi akompanis ŝin ĝis ŝia domo. — Al ŝi tre plaĉos iri al kinejo kun vi — Ni iros aŭ kinejon aŭ teatron. — Ni devas iri en lernejon. — Ni eniris en la aŭtomobilon. — Mi vidis ŝin eniri en la vendejon. — De la kuirejo mi eliris el la domo kaj iris en la ĝardenon.— La ŝtelisto kuris ĝis la arbaro, iris en ĝin, kaj tie sin kaŝis. — Mi iris en Romon antaŭ ol en Napolon. — Se mi havos tempon, mi vizitos vin. — Mi iros teatron, se ne pluvos. — Necesas, ke vi iru supren. — Se pluvos mi prenos la ombrelon. — Se mi gajnus en la loterio mi donus al vi la duonon. — Se mi scius ŝian telefonnumeron mi telefonus al ŝi.— Mi venus, se mi povus. — Mi venintus, se mi povintus. — Se iu ŝtelos, estu punita. — Mi pensas, ke en decembro neĝos. — Mi pensas, ke morgaŭ pluvos. — Morgaŭ estos la naskiĝa datreveno de mia onklino. — Ŝi havas ĉirkaŭ dudek kvin jarojn. — La tago konsistas el dudek kvar horoj, ĉiu horo konsistas el sesdek minutoj, ĉiu minuto el sesdek sekundoj. — Kiu tago estas hodiaŭ? Merkredo. — Kiun tagon ni havas hodiaŭ? Merkredon. — Kiu estas la dato hodiaŭ? La sepa de majo. — Kiun daton ni havas hodiaŭ? La sepan de majo. — La printempo komenciĝas la 21- an de marto. — Ŝi estis malsana lundon kaj mardon, do dum du tutaj tagoj. — En la mateno mi kuras. — La matenon mi kuras. — Vendrede mi ne manĝas viandon. — Ŝi revenos nur je la naŭa horo. — Li laboris ĝis la nokto. — Ni revenos post la deka horo. — Li laboras de mateno ĝis vespero. — Jam de tri tagoj pluvas. — Mi havas ion por fari en Napolo kaj revenos ĉi tien nur sabate vespere aŭ dimanĉe matene. — Li venos nur dimanĉe, antaŭe li ne povas. — Mi estis ĉi tie jam tri fojojn. — Aŭ mi iros teatron aŭ mi restos hejme. — Mi havas hejme katon: mi tre amas ĝin. — Mi estos hejme inter la dua kaj tria horoj. — Ekstere pluvas, do mi restos hejme kaj studos. — Se pluvos, restu hejme. — Mi estis tie jam dufoje, nun mi venas triafoje kaj mi esperas veni ankoraŭ multfoje.


Se vi ne povas ĉeesti en Romo, vi havas la eblecon tamen partopreni la kongreson virtuale danke al interreto. — Estas vere mirinde konstati kiel rapide la esperantistoj sukcesis adaptiĝi al interreto kaj utiligi ĝin por Esperanto. — Ĉu vi promesas al mi diri neniun vorton de tio, kion mi nun rakontos al vi? — Mi kredas jam scii tion, kion vi estas dironta al mi. — Mi avertas vin, ke mi ne kredos unu vorton de tio, kion vi estas dironta al mi. — Mi diras al vi tion, kion oni diris al mi. — Kion vi farus, se vi estus en mia loko? — Por vi, mia bona amiko, mi faros tion. — La nokto estis tiel malluma, ke mi nenion povis vidi. — Mi trovis min en la plej profunda mallumo. — Mi estis tro maltrankviligata por bone dormi. — Mi endormiĝis ĉe la tagiĝo kaj pro tio mi vekiĝis nur tre malfrue. — Li forveturis la antaŭan vesperon kaj revenis nur antaŭ unu horo. — Unu horon poste ili revenis al sia hotelo. — Kiam vi estos pli aĝa, vi lernos, ke la homoj ne estas ĉiam tiaj, kiaj ili ŝajnas. — Ŝi lasis min paroli ĝisfine kaj kiam mi finis, ŝi eksplodis pro rido. — « Ridu tiom, kiom vi volas, serĉu laŭplace » diris Marko « mi estas enamiĝinta. » — « Nun » diris Johano al siaj edzino kaj filino « lasu min sola dum momento, mi devas paroli kun tiu sinjoro. » — « Venu, mia amiko » Johano diris al li « mi bezonas paroli kun vi. » — Ŝi provis starigi demandojn al sia edzo, sed tiu sciis nenion alian aŭ volis diri nenion pli. — « Nu, sinjoro » diris Marko lasante sin refali sur sian seĝon « vi ĉion vidis, ĉion aŭdis, kaj restas al mi nenio por sciigi al vi. » — Per aŭtomata movo li malproksimen forĵetis sian cigaredon, kvankam li nur duone fumis ĝin. — Esperanto estas moderna internacia lingvo, planita por esti uzata en amikaj homaj interrilatoj. Ĝi ne apartenas al iu nacio kaj ĉiuj povas ĝin uzi egalrajte sen diskriminacio. Ĝi ne celas anstataŭi la naciajn lingvojn, sed funkcii kiel dua lingvo por ĉiuj.

Piccolo "esame finale" ed inizio "reale" dell'uso della lingua[modifica]

  • Apri un sito in cui si possono aggiungere commenti su video (uno a caso, youtube, ma bisogna essere registrati), e si trovi un video di proprio gradimento. Usando un dizionario, si può provare ad aggiungere un commento direttamente in esperanto (attenzione all'accusativo!). È poi così difficile? Fallo anche su altri video...
  • Scrivi un piccolo testo su un argomento a scelta (descrivere una giornata, un avvenimento, una notizia...). Tante parole saranno necessarie!! Per questo c'è il tanto utile dizionario. Non ti dimenticare di consultare gli appendici per formare nuove parole comodamente.

Fare pratica[modifica]

  1. Se non l'hai ancora fatto, leggi i testi che sono nell'ultimo capitolo. Se non ti senti pronto per tradurre, fai una prima lettura, individuando le parole sconosciute per cercare di capire cosa sono (verbi, avverbi, parole composte, congiunzioni...?).
  2. Apri una pagina qualsiasi in esperanto, suggerisco Vikilibroj, sezione libri per bambini (infanoj), oppure un articolo di Vikipedio (magari tra quelli segnalati nella pagina principale), e cerca di capire quanto scritto.
  3. Su alcuni siti appositi è possibile scaricare sottotitoli in varie lingue, in alcuni si possono trovare in esperanto (ad esempio Open subbtitles), quindi è una buona occasione per praticare l'esperanto in modo diverso e piacevole. Inoltre ci sono siti, come Verda filmejo, che distribuiscono sottotitoli per film in varie lingue, scelti dai madrelingua stessi (quindi, i "soliti" film statunitensi, ma non solo: sami, finlandese, russo, polacco...).
  4. Puoi cercare il gruppo esperantista più vicino a te e cotattarlo, se non è presente, puoi unirti a gruppi di discussione in internet. Scoprirai come è possibile viaggiare a buon prezzo ed usare la lingua internazionale.
  5. Se lo studio da autodidatta non ti basta, consiglio il corso Kirek per posta elettronica, o anche quello elettronico da scaricare: Kurso de Esperanto (forse il KIREK è più completo).